La lingva demando en la nuntempa arto - HAL Accéder directement au contenu
Communication dans un congrès Année : 2015

La lingva demando en la nuntempa arto

Résumé

At the start of the 20th century, several art movements introduced elements of language into the graphic arts. Dadaists and futurists, soon followed by surrealists, mixed words with images, often for the purpose of political commentary. The combination of two traditionally separate means of artistic expression was partly a consequence of the closeness of the artistic and poetic milieus at that time. Because the aim was to influence society, the languages used were usually the local languages. The futurist manifesto was first published in French in Paris (1909) and later translated into Italian; cuttings from local newspapers, Marcel Duchamp’s Gioconda, renamed L.H.O.O.Q. (1919) work only in French; Karel Teige’s modern and surrealist typography (1927) is in Czech. After the Second World War the use of language in art continued to develop. A tense political situation fed the production of visual arts. Many artists were working on the language element of art. In the 1960s the popularisation of new linguistic theories restarted the debate: does language replace the objects of art, and to what extent is language reliable? The question developed into a general discussion of sense and the broadening of senses. The British group “Art and language” (1967-1975) shed light on the possibility of replacing the art work with a linguistic discourse. Their famous journal was a foundation stone for the creation of so-called “conceptual art”. If art is expressed only through language then the manner of exhibition changes completely. Over that period it was not just the question of language that evolved but also the question of which language. The international circulation of works of art became deliberately planned. Besides local languages, French and English, and to a lesser extent German, were used to the same extent. The Slovak group “Happsoc” (1965, a combination of happening/happiness with society/socialism) has a name derived from English but published parallel texts in Slovak and French. In the West, the use of English opened the doors of art galleries and the commercial circuit. In Eastern Europe, English was seen as an abstract longing for free expression. Although French was still visible, English became a more and more generally accepted means of artistic communication. In the post-1989 context, the famous work by the Serbo-Croatian artist Mladen Stilinović “An artist who cannot speak English is no artist” (1994) appeared provocative but not convincing. The use of English was no longer a matter for discussion. Paradoxically, in the last twenty years there has been an increase in the number of works of art that make use of and discuss the language Esperanto. The most famous artist amongst the Esperanto-speaking public is Daniel Salomon, who for several years developed a “postnational” project (2003-2007) entitled “la loko” (“the place”). Various activities have involved Esperantists such as Baldur Ragnarsson. He has worked on the topics of a language that is understandable but not understood, and on worldwideness as opposed to globalism. His work also contains Esperantist topics such as an Esperanto football team or the creation of a Zamenhofian currency unit. From Hungary there have been various art works critical of Esperanto. Zsolt Asztalos created a series of videos (2011) which use Esperanto as a language without cultural foundation. He regards the language as “fictional, artificial” and the Esperanto community as choosing to be outside the world. In Budapest again, two Swiss and two Hungarian artists have organised an event called “Renaissance – now!” (2012). In a neomodernist style influenced by various comic-book traditions they decorated a room with pictures accompanied by numerous sentences in Esperanto. The iconography was linked to that of real socialism and Esperanto as “a modern, artificial, but almost half-dead language which looks like a funny paraphrase (sic) of Latin”. An entirely different relationship to the language is shown by Willem Boshoff of South Africa who for a long time has worked on the topic of language: on Afrikaans, on coded languages, on the 11 official languages of South Africa, and so on. In his work Children of the stars (2009) , an outdoors installation, he develops the subject of the origin of languages. A series of granite stones is a metaphor for the collision of a meteorite with the Earth 2000 million years ago. He draws a parallel between this event and the Biblical story of the tower of Babel. Boshoff engraved the story of Babel in forty languages on the stones. The Esperanto text appears equally ranked between English and Telugu, an Indian language.
La lingva demando en la nuntempa arto La lingvo esprimiĝas en la tempo, la bildartoj en la spaco. Dum la diversaj elementoj kiuj produktas senson kaj formas la verban diskurson dispoziciiĝas unu post la alia, tiuj formantaj la vidartan dispoziciiĝas unu apud la alia. La rilato al spaco kaj tempo estas esence malsama. Tamen ni konas riĉan tradicion kiu miksas la du esprimrimedojn kaj daŭrigas la spacan percepton de bildoj pere de lingva mesaĝo. Ekde la mezepoko ĝis la nuna epoko, skribo kaj desegno renkontiĝis en ne maloftaj esceptoj. Longtempe la problemo resumiĝis al la demando: ĉu enkonduki vortojn en la bildojn kaj kiamaniere? Ĉu la lingva elemento aldonas plian valoron al la bildo, ĉu ĝi plifortigas la mesaĝon? Nur en la 20a jarcento la demando evoluis al tio kiun lingvon elekti, sub premo unue de etno-naciaj kaj poste de tutmondaj faktoroj. Lokaj lingvoj estis uzitaj sed ankaŭ superregionaj kaj internaciaj kiel la franca, la germana kaj la angla. En la lastaj dudek jaroj ankaŭ la lingvo Esperanto vekis intereson ĉe artaj medioj. La uzo de lingvaĵoj en bildoj fontas tre malproksime en la historio. En la mezepoka religia bildarto, senmovaj figuroj elbuŝigas bibliajn citaĵojn pere de parolbendoj. Tiuj lingvaj elementoj, en la greka aŭ latina, lingvoj de la Biblio, ne nur helpas al identigo de la figuroj sed ili resituigas ilian rilaton al prateksto kaj rakontigas la tutan bildon. Arthistoriistoj nomis tiujn tekstajn elementojn «filakterioj» pro analogio al la sakraj skatoletoj entenantaj la bibliajn teksterojn de la judoj. Kunmetaĵo de teksto kaj bildoj fontas el la sakra fundamento de la dia parolo: la teksto praekzistis, la bildo sekvis. La eblo kunmeti la du elementojn tamen ĉesis kun la unua moderna periodo kiu komenciĝis en la Renesanco. Tabuaj rilatoj establiĝis inter literaturo kaj arto, la lingvo distanciĝis de bildoj. La du artoj emancipiĝis unu de la alia. La nocio de ilustrado reguligis iliajn rilatojn : en tiu kazo, bildoj esprimis la enhavon de tekstoj sed per aliaj rimedoj. Tiu evoluo estis necesa pro la disvolviĝo de bildoj ligitaj al disvastigo de diversfontaj scioj, ne plu nur bibliaj. Kiam bildo estis apogita de neniu prateksto kaj iuj lingvaj klarigoj tamen estis necesaj, ili tiam estis enkapsuligitaj en kartuŝojn. Rande de la pentraĵo, la tekstoj aspektis kiel algluitaj objektoj, ekzemple pergameno, banderolo aŭ tuko. La rekta intermikso de teksto en bildoj nur tre malofte eblis. Malrapide tekstoj denove renkontis la bildojn laŭlonge de la 19a jarcento. La karikatura arto, uzante la lego-kaj vidkapablojn por pli precize transdoni mesaĝon, reenkondukis tekstojn en la bildojn. Ĉar karikaturoj ofte ligiĝis al nacia politiko aŭ aktualo, la lingvo uzata estis devige la loka lingvo. Uzo de vortoj en alia lingvo plifortigis naciajn stereotipojn: franca vorto (etikedo) en angla kontraŭnapoleonisma karikaturo aŭ germana vorto en franca kontraŭkoalicia. Tiu nova farmaniero, kiu reprenis multajn kodojn el la mezepoko, evoluis poste al la bildstria ĝenro. Tie la loko de la teksto estas klare difinita : la rakonto en paralela banderolo, la interparoloj en vezikoj. Denove la tempa dimensio de la lingva enmetaĵo estas grafike difinita: kontinua rakonto distingiĝas de kurtaj frazoj. Ne tute fremda al la kritika spirito kiu vigligis la karikaturojn, diversaj arttendencoj komence de la 20a jarcento enkondukis larĝan uzon de lingvaj elementoj en la bildartojn. Dadaistoj kaj futuristoj, baldaŭ sekvataj de surrealistoj, miksis vortojn kun bildoj, ofte cele al politika diskurso. La kunmetaĵo de du tradicie disigitaj artaj esprimrimedoj ŝuldiĝas parte al la proksimeco de artaj kaj poetaj medioj antaŭ kaj post la unua mondmilito. Ĉar la celo estis influi la socion, la uzataj lingvoj estis plej ofte la lokaj lingvoj. La futurista manifesto publikiĝis unue en la franca en Parizo (1909) kaj estis nur poste italigita. Ĝi direktiĝas al la itala popolo kies nacion Marinetti volas liberigi de "marĉaj profesoroj, arkeologoj, ĉiĉeronoj kaj antikvaĵistoj". Pli gravis kongrui kun la lingvo (franca)
Fichier principal
Vignette du fichier
IKU2015 - lingva ... arto-txt.pdf ( 151.88 Ko ) Télécharger
Origine : Fichiers produits par l'(les) auteur(s)
Loading...

Dates et versions

halshs-02505118, version 1 (12-03-2020)

Identifiants

  • HAL Id : halshs-02505118 , version 1

Citer

Pascal Dubourg Glatigny. La lingva demando en la nuntempa arto. INTERNACIA KONGRESA UNIVERSITATO 68-a SESIO, UEA, Jul 2015, Lille, France. ⟨halshs-02505118⟩
62 Consultations
18 Téléchargements
Dernière date de mise à jour le 07/04/2024
comment ces indicateurs sont-ils produits

Partager

Gmail Facebook Twitter LinkedIn Plus