Esperantista infaneco en la faŝisma Italio : Interparolo kun Carlo Minnaja
Abstract
La esplorprojekto Militrakonto celas kolekti, diskonigi kaj studi ampleksan fonto-korpuson pri la rilato inter Esperanto kaj la dua mondmilito. La abundo, diverseco kaj bunteco de la vivitineroj kaj engaĝiĝoj de Esperantistoj laŭlonge de la mondskuaj eventoj estas hodiaŭ plej ofte nekonataj de la nunaj gene-racioj. Nia celo estas konsekvence ne nur raporti pri historiaj faktoj sed ankaŭ ekanalizi kiel la postmilitaj samideanoj konstruis iom post iom specifan, transnacian imagon de la okazaĵoj kaj pli larĝe integris ilin en la komunuman memoron. Multaj vivrakontoj aperis en libroj kaj revuoj, kaj la temo restas ĝis hodiaŭ populara en la beletro. Sed tiu sento estas ankaŭ perceptebla en la aktiva memoro de esperantistoj kiuj naskiĝis antaŭ-aŭ dum-la milito kaj kies vivosperto kaj familia historio estis profunde influitaj de la milita tragiko. Tial Militrakonto inaŭguras ĉi tie novan serion da fonto-kolektado en la formo de intervjuoj. La unuan ni danke ŝuldas al Carlo Minnaja, kiu afable kaj kunlabore konsentis respondi al niaj demandoj. La atesto liveras al la leganto kvanton da pripensindaj faktoj pri la ĉiutaga vivo de esperantlingva familio en Romo, pri la kompleksaj rilatoj de la Esperanto-movado kun la tiama faŝisma reĝimo, pri la pluaktivado malgraŭ la malfacilaj cirkonstancoj kaj pri la elmilitiĝo en la okuloj de konvinkita esperantisto.
Origin : Files produced by the author(s)